Ŋ
Ŋ, minuskle ŋ, estas litero de la nord-samea alfabeto kun la prononco ŋ, kiel la n en danko ĉe rapida prononco. La minusklo ŋ estas uzata en IFA por montri la saman sonon.
La unikodaj valoroj de Ŋ/ŋ estas 330 kaj 331. En LaTeX la literoj Ŋ kaj ŋ estas haveblaj, se oni uzas la Cork-Kodaĵon (\usepackage[T1]{fontenc}
). La ordonoj estas \NG
kaj \ng
.
Ekzemploj laŭ diversaj lingvoj
[redakti | redakti fonton]Plej ofte, la sono estas aŭ komprenata kombino de "ng", aŭ estas sekvata de "g" aŭ "k". El tio, en multaj lingvoj ĝi ne aperas komence de vorto, fakte interalie en ĉiuj eŭropaj lingvoj krom la irlanda (esceptoj, kiam ĝi tamen aperas komence de vorto, sekvas sube). Ekzemploj:
- Germane ŋ: Markita per <ng> se vortofine, aŭ antaŭ /k/ kaj /g/ per nur <n>.
- Ekzemploj: Ding [ˈdɪŋ] “afero”, Fink [ˈfɪŋk] “fringo” (birdospecio), Singular [ˈzɪŋgulaɐ̯] “singularo”
- Angle ŋ: Markita per <ng> se vortofine, aŭ antaŭ /g/ kaj /k/ per nur <n>.
- Itale ŋ: Ajna <n> sekvata de g aŭ k.
- Ekzemploj: vengo [ˈvɛŋgo] “mi venas”, cinquanta [tʃiŋˈkwanta] “kvindek”
- Perse ŋ: Ajna <n> sekvata de g aŭ k.
- Hispane ŋ: Ajna silabfina <n> sekvata de vela konsonanto.
- Ekzemplo: lengua [ˈleŋgwa] “lingvo aŭ lango”
La sono komence de vorto
[redakti | redakti fonton]Multaj aliaj lingvoj - precipe en Afriko, Orienta kaj Sudorienta Azio - ankaŭ havas la sonon kiel sendependan fonemon komence de la vorto.[1] Ekzemploj:
- Indonezie: ngarai [ŋarai] “valo”
- Vjetname: người [ŋɨɜ̀j] “homa”
- Kantone: 鴨 [ŋaːp] “anaso”
- Birme: ငါ [ŋà] “mi”
- Ĥmere: ងាវ [ŋieo] “ostro”
- Taje: งู [ŋuː] “serpento”
- Svahile: ng'ombe [ˈŋɔˑmbɛ] “bovaĵo”, ngoma [ˈŋgɔˑma] “tamburo”, nge [ˈŋ̩gɛ] "skorpiono" (ĉi-lasta emfazita sur la [ŋ])
- kaj ankoraŭ ekzemplo de tute malgranda lingvo, en norda Rusio parolata de signife malpli ol 1000 maljunuloj - nganasane: ŋonənə “mi mem”
- En la tagaloga la sono ŋ, skribata “ng”, eĉ aperas kiel ortografie aparta vorto, kies funkcio foje estas priskribita kiel “genitiva markilo”: Puti ang buhok ng matanda-ng babae. (= Vorto post vorto: “Blanka (estas) la hararo de la(=Gen.) maljunulino.”)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gregory D.S. Anderson: ĉapitro 9: La velara nazalo en The world atlas of language structures online, "La monda atlaso de lingvaj strukturoj enrete" (angle)
|