Hans Frank
Hans Frank | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Hans Michael Frank | |||||
Naskonomo | Hans Michael Frank | ||||
Naskiĝo | 23-an de majo 1900 en Karlsruhe | ||||
Morto | 16-an de oktobro 1946 (46-jaraĝa) en Malliberejo de Nurenbergo | ||||
Mortis pro | Mortpuno ![]() | ||||
Mortis per | Pendumo ![]() | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio ![]() | ||||
Alma mater | Munkena universitato ![]() | ||||
Partio | Germana Laboristpartio (1919–) Nacisocialisma Germana Laborista Partio ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Brigitte Frank (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Niklas Frank (en) ![]() ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | advokato politikisto ![]() | ||||
Aktiva en | Berlino • Ĉefgubernio vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hans Michael Frank (naskiĝis la 23-an de majo 1900 en Karlsruhe, mortis la 16-an de oktobro 1946 en Nurenbergo) estis nazia germana politikisto. Li aliĝis al la Deutsche Arbeiterpartei (DAP) [Germana Laboristo-Partio], antaŭaĵo de NSDAP, jam en 1919, funkciis kiel advokato de Adolf Hitler kaj estis ĉefa juristo en la „Tria Regno“. Post 1933 li organizis la „Gleichschaltung“ (naziigon) de la justico en Bavario kaj poste en tuta Nazia Germanio. Li estis parlamentano dum la Vajmara Respubliko kaj regna ministro senfaka. Dum la Dua Mondmilito li estis guberniestro ĝenerala, kaj samtempuloj nomis lin „buĉanto de Pollando“ aŭ „judobuĉinto de Krakovo“[1]. Lia subministro Josef Bühler nomis lin en Nurenbergo „reĝo de Pollando“.[2]
Frank apartenis al la 24 akuzitoj de la Nurenberga Proceso kontraŭ la ĉefaj militkrimuloj antaŭ la postmilite instalita Internacia Milita Juĝejo (International Military Tribunal (IMT) / Internationaler Militärgerichtshof (IMG), antaŭaĵo de la Internacia puna kortumo de 1998). Tiu kulpigis lin la 1-an de oktobro 1946 en du el tri akuzeroj kaj mortkondamnis lin. En la nokto de la 15-a al la 16-a de oktobro 1946 Frank estis ekzekutata per pendumado.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bavara Radio: [https://web.archive.org/web/20100112140902/http://www.br-online.de/wissen-bildung/collegeradio/medien/geschichte/prozess/hintergrund/ Arkivigite je 2010-01-12 per la retarkivo Wayback Machine Fonaj informoj pri la Nurenberga Proceso 1945/46.
- ↑ Der Prozess gegen die Hauptkriegsverbrecher vor dem Internationalen Militärgerichtshof, 23-a de aprilo 1946, vol. 12, paĝo 95
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Hans Frank en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
|