Hans Freyer
Hans Freyer | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Hans Freyer | |||||
Naskiĝo | 31-an de julio 1887 en Leipzig | ||||
Morto | 18-an de januaro 1969 (81-jaraĝa) en Ebersteinburg | ||||
Tombo | Sonnenberg ![]() | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato Greifswald Universitato de Lepsiko - doktoreco Universitato de Lepsiko ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo sociologo universitata instruisto ![]() | ||||
Aktiva en | Leipzig • Kiel • Ankaro • Münster vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Johannes Volkelt • Karl Gotthard Lamprecht vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hans FREYER (naskiĝinta la 31-an de julio 1887 en Lepsiko, mortinta la 18-an de januaro 1969 en Baden-Baden) estis germana sociologo, historiisto kaj filozofo. Influite de la (malporpozitivisma) Viva filozofio, li orientiĝis pro novhegelismo. Li poris konservativan revolucion kaj fondis la t.n. Novan lepsikan skolon. Inter 1934 kaj 1938 li membris ĉe Komitato pri jurfilozofio estanta sub la gvidado de Hans Frank. Inter 1953 kaj 1963 li docentis en Monastero pensiiĝinte.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Ĝis 1945
[redakti | redakti fonton]Freyer studis de 1907 ĉe la universitato de Greifswald teologion, politikan ekonomion, historion kaj filozofioj. Jaron pli malfrue li iris al la universitato de Lepsiko, kie sukcesis doktoriĝo en 1911, habilitiĝo en 1920. De 1922 li estis profesoro ĉe la universitato de Kilo. De 1925 li fariĝis la unua tenanto de la sociologia katedro en Lepsiko. Liaj fruaj verkoj pri vivofilozofio ege influis la porjunulaj ovadoj. Li mem engaĝiĝis ĉe liberaj studentaj korporacioj kaj ĉe Serakreis Jena.
Inter 192 kaj 1934 li estis prezidanto de la societo Freunde der Schule am Meer (amikoj de ĉemara lernejo). El tio fontis ekstera komunmo de la reformpedagogia hejmo Schule am Meer se sur la insulo Juist, kie estis fruktodona kunlaboro de li i.a. kun Martin Luserke kaj Paul Reiner[1][2] Gvida celo estis la memtrovo kaj -evoluigo danke al propra agademo laŭ la latina frazo agitur ergo sum.[3][4]
Post la potencakiro de la nazioj oni ofertis al Freyer iĝi prezidanto de la Germana societo pri sociologio: viktimo estis la ĝistiama estro Ferdinand Tönnies und legte die Gesellschaft still. Leopold von Wiese. Fakte temis pri forpreno de publika influo de la menciita unuiĝo.[5] Baldaŭ poste la sociologia katedro estis neniigita kaj la tuto ŝanĝiĝis je aĵo pri politikaj sciencoj: samtempe Freyer ekestris la Instituton pri kultura kaj universala historioj; li ĝenerale tre engaĝiĝis en la politika edukado de la studentaro laŭ nacisocialismaj ideoj. Malgraŭ nemembriĝo ĉe NSDAP li subsignis en novembro 1933 lojalecpromeson de germanaj profesoroj antaŭ Adolf Hitler.[6] Kelkaj liaj dischiploj, kun kiuj li fondis la Lepsikan Skolon (i.a. Arnold Gehlen, Karl Heinz Pfeffer kaj Helmut Schelsky) estis membroj de NADAP. En 1934 Freyer kunfondis la Komitaton pri jurfilozofion, suborganizon de Akademio pri Germana Juro (kion iniciatis Hans Frank). Inter 1935 kaj 1944, Freyer ankaŭ estris la Germanan Kulturinstituton je Budapeŝto kaj de 1941 ĝis ties neniiĝo li prezidantis ĉe Germana Scienca Instituto.[7] En 1938 li fariĝis gastprofesoro pri germana kulturhistorio ĉe la universitato de Budapeŝto.
Post 1945
[redakti | redakti fonton]Ankaŭ post la Dua Mondmilito, Freyer docentis ĉe la universitato de Lepsiko, kiel sociologo. Post kiam lia sinteno dum la nazia tempo pli kaj pli pridiskutiĝis, li tio jam ne rajtis fari kaj preferis translokiĝi al Okcidenta Germanujo (1948). Unue li laboris ĉe Brockhaus-eldonejo en Wiesbaden. Pensiiiĝinte li en Monastero ĉealtlerneje prelegadis. En 1951 oni reakceptis lin, danke al perado de Leopold von Wiese, en la Germana societo pri sociologio.[8] Freyer ankaŭ apartenis al la scienca komisiono de la Instituto pri area esplorado. En 1954 li helpis dum la elfaro de sociologia instituto ĉe la universitato de Ankaro. Lia verko Theorie des gegenwärtigen Zeitalters furoris en la 1950-aj jaroj kie estis prezentata malrigida kaj sintaŭgiga speco de konservativismo.
Filino de li estis la arĥeologino Brigitte Freyer-Schauenburg. En 1967 li ricevis la Goeto-Plakedon de la heslanda ministerio pri sciencoj.
Filozofiaj influoj
[redakti | redakti fonton]Gravegaj influintoj je la pensado de Freyer estis Hegelo, Wilhelm Dilthey, Friedrich Nietzsche kaj Oswald Spengler.
Skribaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Geschichte der Geschichte der Philosophie im achtzehnten Jahrhundert (=Beiträge zur Kultur- und Universalgeschichte, 16). Voigtländer, Leipzig 1912
- Antäus. Grundlegung einer Ethik des bewussten Lebens. Diederichs, Jena 1918.
- Die Bewertung der Wirtschaft im philosophischen Denken des 19. Jahrhunderts (=Arbeiten zur Entwicklungspsychologie, 5)
- Theorie des objektiven Geistes. Eine Einleitung in die Kulturphilosophie. B. G. Teubner, Leipzig 1923
- Der Staat. Rechfelden, Leipzig 1925.
- Soziologie als Wirklichkeitswissenschaft. Logische Grundlegung des Systems der Soziologie. B. G. Teubner, Leipzig 1930.
- Revolution von rechts. Diederichs, Jena 1931.
- Herrschaft und Planung. Zwei Grundbegriffe der politischen Ethik. Hanseatische Verlags-Anstalt, Hamburg 1933.
- Pallas Athene. Ethik des politischen Volkes. Diederichs, Jena 1935.
- Die politische Insel. Eine Geschichte der Utopien von Platon bis zur Gegenwart (=Meyers kleine Handbücher, 2), Bibliographisches Institut, Leipzig 1936.
- Weltgeschichte Europas (=Sammlung Dieterich, 31–32), Dieterich, Wiesbaden 1948
- Die weltgeschichtliche Bedeutung des 19. Jahrhunderts (=Kieler Universitätsreden, 4, Lipsius & Tischer, Kiel 1951.
- Bildung durch die Geisteswissenschaften. Über Sinn und Recht der humanistischen Bildungsidee im industriellen Zeitalter (=Forschung und Wirtschaft, Partner im Fortschritt, 9), 1960, Stifterverband für die Deutsche Wissenschaft, Essen-Bredeney 1960.
- Schwelle der Zeiten. Beiträge zur Soziologie der Kultur. Deutsche Verlags-Anstalt, Stuttgart 1965.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Stephan Moebius: Soziologie in der Zwischenkriegszeit in Deutschland. Je: Karl Acham, Stephan Moebius (eld.): Soziologie der Zwischenkriegszeit. Ihre Hauptströmungen und zentralen Themen im deutschen Sprachraum. Springer VS, Wiesbaden 2021, ISBN 978-3-658-31398-2, p. 31–176.
- Karl-Siegbert Rehberg: Hans Freyer (1887–1960). Arnold Gehlen (1904–1976). Helmut Schelsky (1912–1984). Je: Dirk Kaesler (eld.): Klassiker der Soziologie. Vol. 2: Von Talcott Parsons bis Pierre Bourdieu (=Beck'sche Reihe, 1289). Beck, München 1999, ISBN 3-406-42089-3, p. 72–104.
- Hartmut Remmers: Hans Freyer: Heros und Industriegesellschaft. Studien zur Sozialphilosophie. Leske + Budrich, Opladen 1994, ISBN 3-8100-1313-7.
- Jürgen Seifert: Konservative Ethik des Politischen. Von Hans Freyer zu Wolfgang Schäuble. Je: Jürgen Seifert: Politik zwischen Destruktion und Gestaltung. Studien zur Veränderung von Politik. Offizin, Hannover 1997, ISBN 3-930345-09-9, p. 31–42.
- Rolf Peter Sieferle: Technik als Rüstung des revolutionären Volkes: Hans Freyer. Je: Rolf Peter Sieferle: Die Konservative Revolution. Fünf biographische Skizzen (=Fischer, 12817). Fischer, Frankfurt am Main 1995, ISBN 3-596-12817-X, p. 164–197.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- ligiloj je DDB
- "50 Klassiker der Soziologie" - etbiografio, universitato de Klagenfurt
- postlastiaj aferoj de li en Monastero
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Paul Reiner (eld.): Blätter der Außengemeinde der Schule am Meer Juist, unua cirkulero, Schule am Meer/Juist, julio 1929
- ↑ Martin Luserke: "Zum Abschluß. An die Mitglieder unserer Außengemeinde". Ĉe: Blätter der Außengemeinde der Schule am Meer Juist (Nordsee), novembro 1934, p. 1
- ↑ Monika Baltes: Die Laienspielpädagogik Martin Luserkes (1880–1968). Ein Beitrag zur Spurensuche eines handlungs- und erlebnisorientierten Deŭtschunterrichts. Marburg 1994 (seminaria faklaboraĵo)
- ↑ Martin Luserke: Pan-Apollon-Prospero. Ein Mittsommernachtstraym, die Winterssage und Sturm. Zur Dramaturgie von Shakespeare-Spielen. Christians, Hamburg 1957
- ↑ Joachim Matthes: Einführung in das Studium der Soziologie, tria eldono, Westdeutscher Verlag, Opladen 1981, p. 39
- ↑ Ernst Klee: Das Personenlexikon zum Dritten Reich. Wer war was vor und naĉ 1945 (=Fischer, 16048), aktualigita eldono, Fischer-Taschenbuch-Verlag, Frankfurt am Main 2005, ISBN 3-596-16048-0, p. 165
- ↑ Frank-Rutger Haŭsmann: Auch im Krieg schweigen die Musen nicht. Die Deutschen Wissenschaftlichen Institute im Zweiten Weltkrieg (=Veröffentlichungen des Max-Planck-Instituts für Geschichte, 169). Vandenhoeck & Rupreĉt, Göttingen 2001, ISBN 3-525-35357-X, p. 146–166
- ↑ Henning Borggräfe, Sonja Schnitzler: "Die Deutsche Gesellschaft für Soziologie und der Nationalsozialismus. Verbandsinterne Transformationen nach 1933 und nach 1945." Ĉe: Michaela Christ, Maja Suderland (eld.): Soziologie und Nationalsozialismus. Positionen, Debatten, Perspektiven (=Suhrkamp-Taschenbuch Wissenschaft, 2129), Suhrkamp, Berlin 2014, ISBN 978-3-518-29729-2, p. 445–479, konkrete p. 460-461