Merneptah
Merneptah | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | |||||
Morto | la 2-an de majo 1203 antaŭ nia erao | ||||
Tombo | Valo de la Reĝoj ![]() | ||||
Lingvoj | egipta vd | ||||
Ŝtataneco | Antikva Egiptio ![]() | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Deknaŭa egipta dinastio vd | ||||
Patro | Ramseso la 2-a ![]() | ||||
Patrino | Isetnofret (en) ![]() ![]() | ||||
Gefratoj | Henuttawy (en) ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Isetnofret II (en) ![]() Takhat (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Seti II (en) ![]() ( ![]() ![]() Amenmesse (en) ![]() ( ![]() ![]() Twosret (en) ![]() ( ![]() ![]() Merenptah (en) ![]() ( ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ŝtatreprezentanto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Merneptah aŭ Merenptah (regis ekde julio aŭ aŭgusto 1213 a.n.e. ĝis la 2-a de majo 1203 antaŭ nia erao) estis la kvara faraono de la Deknaŭa dinastio de Antikva Egipto. Li regis Egipton dum preskaŭ dek jaroj el fino de julio aŭ komenco de aŭgusto 1213 a.K. ĝis sia morto la 2an de majo, 1203 a.K., laŭ la tiutempaj historiaj registroj.[1] Li estis la dektria filo de Ramseso la 2-a[2] kaj enpoviĝis ĉar ĉiuj pli aĝaj fratoj, inklude lia plenfrato Ĥaemŭaset aŭ Ĥaemŭase, estis mortintaj. Kiam li ascendis al la trono, li estis probable ĉirkaŭ sepdek-jaraĝa. Lia trononomo estis Ba-en-re Merj-netjeru, kio signifas "La animo de Ra, Amato de Dioj".
Merneptah estis probable la kvara filo de Isetnofret la 1-a, la dua edzino de Ramseso la 2-a, kaj estis edzo de la reĝino Isetnofret la 2-a, sia reĝa edzino, kiu estis plej verŝajne lia plena fratino portanta la nomon de sia patrino. Oni supozas, ke Merneptah estis ankaŭ edziĝinta al la reĝino Taĥat kaj unu el iliaj filoj sukcedis lin kiel Seti la 2-a. Ili estis ankaŭ gepatroj de la Princo Merenptah kaj eble uzurpanto Amenmesse, kaj la reĝino Tŭosret, edzino de Seti la 2-a kaj poste faraono en sia propra rajto.
Notoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Eva March Tappan, eld., The World's Story: A History of the World in Story, Song, and Art, (Boston: Houghton Mifflin, 1914), Vol. III: Egypt, Africa, and Arabia, trad. W. K. Flinders Petrie, pp. 47–55, skanita de J. S. Arkenberg, Department of History, California State Fullerton; Professor Arkenberg modernigis la tekston kaj ĝi estas disponebla tra Internet Ancient History Sourcebook