Laredoj
![]() | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Laridae Vigors, 1825 | ||||||||||
Genroj
| ||||||||||
Larus | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Mevo, laro, ŝterno estas popularaj nomoj de birdoj el familio de Laredoj, apartenantaj al la ordo de ĥaradrioformaj. Ili estas blankaj-grizaj aŭ blankaj-nigraj, vivas ĉe maroj aŭ riveroj, do konsideriĝas akvobirdoj, kaj distingiĝas per knara voĉo. Ili estas bonegaj flugantoj, kapablaj kapti en aero ĵetitan nutraĵon.
Specioj de la familio Laredoj
[redakti | redakti fonton]- Rinkopedoj (Rhynchopidae) – tondilbekulo




- Genro Anous - Noĉoŝternoj. Tropika grupo, karaktera pro noĉobordaj (kaj ne forkoformaj) vostoj; marbordaj kaj pelagaj ĉe oceanoj.
- Bruna ŝterno Anous stolidus
- Malhelbruna ŝterno Anous minutus
- Bruna noĉoŝterno Anous tenuirostris
- Blua ŝterno Anous cerulea
- Griza ŝterno Anous albivitta
- Genro Chlidonias - marĉaj ŝternoj
- Nigra ŝterno Chlidonias niger
- Blankflugila ŝterno aŭ Blankflugila nigra ŝterno Chlidonias leucopterus
- Blankvanga ŝterno Chlidonias hybridus aŭ Chlidonias hybrida
- Nigrafrunta ŝterno Chlidonias albostriatus (iamSterna albostriata)
- Genro Gelochelidon
- Mevbeka ŝterno Gelochelidon nilotica
- Tarsega ŝterno Gelochelidon macrotarsa
- Genro Gygis - Noĉoŝternoj. Tropika grupo, karaktera pro noĉobordaj (kaj ne forkoformaj) vostoj; marbordaj kaj pelagaj ĉe oceanoj.
- Nigrokula blanka ŝterno Gygis alba
- Eta blanka ŝterno Gygis microrhyncha
- Genro Hydroprogne - Kaspia ŝterno
- Kaspia ŝterno Hydroprogne caspia
- Genro Larosterna - Inkaa ŝterno
- Inkaa ŝterno Larosterna inca
- Genro Onychoprion - "brundorsaj" ŝternoj
- Grizdorsa ŝterno Onychoprion lunatus
- Bridŝterno Onychoprion anaethetus
- Fulga ŝterno Onychoprion fuscatus
- Aleŭta ŝterno Onychoprion aleuticus
- Genro Phaetusa - Grandbeka ŝterno
- Grandbeka ŝterno Phaetusa simplex
- Genro Sterna - grandaj blankaj ŝternoj
- Forstera ŝterno Sterna forsteri
- Trudoa ŝterno Sterna trudeaui
- Hirunda ŝterno Sterna hirundo
- Roza ŝterno Sterna dougallii
- Blankafrunta ŝterno Sterna striata
- Nigranuka ŝterno Sterna sumatrana
- Sudamerika ŝterno Sterna hirundinacea
- Antarkta ŝterno Sterna vittata
- Kergelena ŝterno Sterna virgata
- Arkta ŝterno Sterna paradisaea
- Rivera ŝterno Sterna aurantia
- Nigraventra ŝterno Sterna acuticauda (eble Chlidonias)
- Blankvizaĝa ŝterno Sterna repressa (eble Chlidonias)
- Genro Sternula - etaj blankaj ŝternoj
- Malgranda ŝterno Sternula albifrons
- Saŭndersa ŝterno Sternula saundersi
- Nana ŝterno Sternula antillarum
- Flavbeka ŝterno Sternula superciliaris
- Perua ŝterno Sternula lorata
- Feina ŝterno Sternula nereis
- Damara ŝterno Sternula balaenarum
- Genro Thalasseus - krestaj ŝternoj
- Bengala krestoŝterno Thalasseus bengalensis
- Pleja krestoŝterno Thalasseus maximus
- Granda krestoŝterno, Thalasseus bergii
- Ĉina krestoŝterno Thalasseus bernsteini
- Eleganta ŝterno Thalasseus elegans
- Sandviĉa ŝterno, Blanka ŝterno aŭ Nigrakrura ŝterno Thalasseus sandvicensis
- Genro Larus
- Pacifika mevo, Larus pacificus
- Perua mevo, Larus belcheri
- Olroga mevo, Larus atlanticus
- Katmevo, Nigravosta mevo aŭ Nigrapinta mevo, Larus crassirostris
- Heermana mevo, Larus heermanni
- Griza mevo, Larus canus
- Mallongbeka mevo, Larus brachyrhynchus
- Ringobeka mevo aŭ Delavara mevo, Larus delawarensis
- Kalifornia mevo, Larus californicus
- Nigradorsa mevo, Larus marinus
- Dominika mevo, Larus dominicanus
- Blugriza mevo, Larus glaucescens
- Okcidenta mevo, Larus occidentalis
- Flavpieda mevo, Larus livens
- Glacimevo, Larus hyperboreus
- Blankflugila mevo, Larus glaucoides
- Arĝentmevo, Larus argentatus
- Amerika arĝentmevo, Larus smithsonianus
- Flavkrura mevo, Larus michahellis
- Kaspia mevo, Larus cachinnans
- Siberia arĝentmevo, Larus vegae
- Mongola mevo, Larus mongolicus
- Armenia mevo, Larus armenicus
- Ardezdorsa mevo, Larus schistisagus
- Malhela mevo, Larus fuscus
- Genro Ichthyaetus
- Blankokula mevo, Ichthyaetus leucophthalmus
- Hemfriĉa mevo, Ichthyaetus hemprichii
- Granda nigrakapa mevo, Ichthyaetus ichthyaetus
- Koralmevo, Ichthyaetus audouinii
- Nigrakapa mevo, Ichthyaetus melanocephalus
- Relikva mevo, Ichthyaetus relictus
- Genro Leucophaeus
- Ruĝbeka mevo, Leucophaeus scoresbii
- Amerika ridmevo, Leucophaeus atricilla
- Franklina mevo, Leucophaeus pipixcan
- Nigreca mevo, Leucophaeus fuliginosus
- Cindra mevo, Leucophaeus modestus
- Genro Chroicocephalus
- Blanka mevo, Chroicocephalus novaehollandiae
- Hartlaŭba mevo, Chroicocephalus hartlaubii
- Brunkrona mevo, Chroicocephalus maculipennis
- Grizkapa mevo, Chroicocephalus cirrocephalus
- Montara mevo, Chroicocephalus serranus
- Nigrabeka mevo, Chroicocephalus bulleri
- Brunkapa mevo, Chroicocephalus brunnicephalus
- Ridmevo, Chroicocephalus ridibundus
- Maldikbeka mevo, Chroicocephalus genei
- Bonapartea mevo, Chroicocephalus philadelphia
Malgrandaj genroj
[redakti | redakti fonton]- Genro Saundersilarus
- Saŭndersa mevo, S. saundersi
- Genro Hydrocoloeus
- Pigmea mevo Hydrocoloeus minutus
- Genro Rissa
- Trifingra mevo, Rissa tridactyla
- Ruĝkrura trifingra mevo, Rissa brevirostris
- Genro Pagophila
- Eburmevo, Pagophila eburnea
- Genro Rhodostethia
- Rozmevo, Rhodostethia rosea
- Genro Xema
- Sabina mevo, Xema sabini
- Genro Creagrus
- Forkovosta mevo aŭ Galapaga mevo, Creagrus furcatus
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Mevoj estas birdoj de la familio de Laredoj. Ili estas plej rilataj al ŝternoj de la familio Ŝternedoj, aŭkoj, kaj tondilbekuloj, kaj pli malproksime al vadbirdoj. Plej granda parto de mevoj apartenas al ampleksa genro Larus, sed estas aliaj kvin genroj kun po unu aŭ du specioj..
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ili estas tipe mezgrandaj au grandaj birdoj, plej ofte grizaj aŭ blankaj kun nigraj markoj en la kapo aŭ flugiloj. Ili havas fortikajn, longajn hokajn bekojn kaj retajn piedojn; la kruroj estas flavaj, ruĝaj aŭ nigraj. Multaj specioj de mevoj havas ĉe la bekopinto aŭ proksime markojn ĉu ruĝajn ĉu nigrajn ĉu ambaŭe en formo de makuloj aŭ ringoj kiuj utilas por ke la idoj frapu tie por stimuli vomadon de manĝaĵo. La specioj de mevoj laŭ grando estas inter la Pigmea mevo de ĉirkaŭ 120 g kaj 29 cm ĝis la Nigramantela mevo de ĉirkaŭ 1.75 kg kaj 76 cm.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Plej granda parto de mevoj, ĉefe tiuj specioj de la genro Larus, nestas sur grundo kaj estas karnovoraj, kiuj predas vivajn estaĵojn aŭ kadavraĵojn profitante oportunon. Vivaj estaĵoj tre ofte inkludas krabojn kaj etajn fiŝojn. Escepte la Trifingra mevo, mevoj estas tipe marbordaj aŭ internaj specioj, rare internirante la marojn. La grandaj specioj atingas plenkreskulan plumaron post kvar jaroj, sed etaj mevoj post du jaroj.
Mevoj -ĉefe la plej grandaj specioj- estas lertaj kaj inteligentaj birdoj, kiuj montras kompleksajn metodojn de interkomunikado kaj altan ŝtupon de socia strukturo. Kelkaj specioj (ekzemple la Arĝentmevo) pruvis kondutojn de uzado de iloj. Multaj specioj de mevoj lernis kunvivi sukcese kun la homaro kaj prosperis en homaj medioj, ekzemple unue en marbordoj homloĝataj kaj poste laŭ la riveroj internen al akvumaj kamparoj. Aliaj estas kleptoparazitaj por atingi manĝaĵon.
Grupoj
[redakti | redakti fonton]Du vortoj estas ofte uzataj inter mevoŝatantoj por subgrupigo de mevoj:
- Grandaj blankokapaj mevoj por la 16 specioj similaj al la Arĝentmevo el Nigramantela mevo ĝis la Flavkrura mevo laŭ la apuda taksonomia listo
- Blankoflugilaj mevoj por la du specioj kiuj reproduktiĝas en la Arkto, nome Blankflugila mevo kaj Glacimevo
Hibridiĝo inter specioj de mevoj okazas ofte, kvankam ofteco dependas el la koncernaj specioj (vidu Hibridiĝo ĉe mevoj). La taksonomio de la Grandaj blankokapaj mevoj estas ĉefe komplika.
La Amerika Organizo de Ornitologoj kunmetas Ŝternedojn, Sterkorariedojn kaj Rinkopedojn kiel subfamiliojn en la familio Laredoj, sed lastatempaj pristudoj (Paton et al., 2003; Thomas et al., 2004; Paton & Baker, 2006) indikus, ke tio estas malprava.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Aŭstralia mevo Larus argentatus
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- [1] Arkivigite je 2006-08-15 per la retarkivo Wayback Machine