Nigrafrunta ŝterno
![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Chlidonias albostriatus | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||

La Nigrafrunta ŝterno, Blankostria ŝterno (Chlidonias albostriatus ) aŭ en loka lingvo Tarapiroe, estas eta birdo de la subfamilio de Ŝternenoj ĝenerale troviĝanta ĉe internaj akvoj en Novzelando kaj pli precize en la Suda Insulo, do ĝi estas endemio. Ili migras vintre al marbordo kaj norden kaj tio utilas por nombrado, kio estas supozata populacio nur de ĉirkaŭ 5 000 birdoj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
Ĝi estas mezgranda ŝterno 29 cm longa kaj 80 g peza. Ĝi havas ĝeneralan helgrizan plumaron, krom nigraj nuko, krono kaj frunto (kaj de tie la unua nomo) kaj inter la du koloroj estas mallarĝa fajna blanka strio sub la tuta nigra krono (kaj de tie alia nomo, krom la scienca nomo). La beko estas brile flavoranĝa kaj same la gamboj. La pugo estas blanka kaj tre kontrasta kun la griza supra plumaro. La vosto estas ne tre forkoforma kaj la flugiloj ne tiom mallarĝaj kaj longaj kiel tiuj de aliaj ŝternoj, sed iom pli larĝa ĉefe ĉekomence.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Temas pri sociema birdo. Ili nestas en etaj kolonioj de ĝis 50 paroj en junkejoj ĉu marbordaj ĉu internaj, tre ofte ĉe kolonioj de Tarapungo, la nigrabekaj mevoj. La nesto estas nur amaseto de bastonetoj sur ŝtonetoj. Ili defendas agreseme la nestolokojn, sed ne povas eviti enmetitajn predantajn speciojn, kiel katoj aŭ hundoj. Male ili povas profiti proksimajn terkulturejojn ĉar ili povas pluki insektojn sekvante la plugilon. Tamen la plej granda parto de la dieto venas el riveroj, ĉu insektoj plukitaj dumfluge super la surfaco ĉu etaj fiŝoj kaptataj post plonĝado; vintre eĉ etaj krustuloj el marbordo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife International (2016). “Chlidonias albostriatus”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22694750A93468044. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22694750A93468044.en. Alirita 13a de Novembro 2021..
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Sterna albostriata. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 27a de Marto 2007. Tiu specio estas endanĝerita
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|