openSUSE
openSUSE | |
---|---|
![]() | |
KDE Plasma en la unua funkciigo de openSUSE 15.1 | |
Programisto | Novell, Inc. |
Lasta stabila versio | 15.6 (12-a de Junio 2024) |
Operaciumo | Linukso |
Lingvo(j) | super 20 |
Programtipo | operaciumo |
Permesilo | GNU GPL kaj aliaj |
Retejo | www.openSUSE.org |
openSUSE estas unu el distribuaĵoj de GNU/Linux. Dekomence ĝi estis ellaborata en Germanio sed pli poste ĝin ekposedis usona korporacio Novell, Inc.. openSUSE estas bazita sur distribuaĵo Slackware, sed kontraste al tiu ĝi estas konsiderata pli facile uzebla, ĝi ankaŭ havas administran panelon YaST. Novaj versioj de la operaciumo aperas ĉiujn 8 monatojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĉefaj versioj | |
---|---|
1.0 | - Marto 1994 |
2.0 | - 1994/1995 |
3.0 | - 1995 |
4.0 | - 1996 |
5.0 | - Oktobro 1997 |
6.0 | - Januaro 1999 |
7.0 | - Septembro 2000 |
8.0 | - Aprilo 2002 |
9.0 | - Oktobro 2003 |
10.0 | - Oktobro 2005 |
10.1 | - Majo 2006 |
10.2 | - Decembro 2006 |
10.3 | - Oktobro 2007 |
11.0 | - Junio 2008 |
11.1 | - Decembro 2008 |
11.2 | - Novembro 2009 |
11.3 | - Julio 2010 |
11.4 | - Marto 2011 |
12.1 | - Novembro 2011 |
12.2 | - Septembro 2012 |
12.3 | - Marto 2013 |
13.1 | - Novembro 2013 |
13.2 | - Novembro 2014 |
42.1 | - Novembro 2015 |
42.2 | - Novembro 2016 |
42.3 | - Julio 2017 |
15.0 | - Majo 2018 |
15.6 | - Junio 2024 |
La kompanion S.u.S.E. fondis je la 2-a de septembro 1992 en Nürnberg (Germanio) kvar personoj: Roland Dyroff, Thomas Fehr, Burchard Steinbild kaj Hubert Mantel, ĉiuj 20-jaraĝuloj. Tri el la fondintoj ankoraŭ estis en universitato, studante matematikon; Thomas Fehr jam havis diplomon kaj laboris kiel programara inĝeniero.
La nomo “S.u.S.E.” unue estis germana mallongigo por “Software und System-Entwicklung” (Programara kaj sistema ellaboro). Tamen la plena nomo neniam estis uzata, kaj la kompanio ĉiam estis konata kiel S.u.S.E., kiu fariĝis SuSE en oktobro 1998.
La oficiala logotipo de la distribuaĵo estas verda ĥameleono, kies nomo estas Geeko (kuniĝo de gecko, geko, kaj geek, komputilemulo).[1]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ germane http://www.goodbye-dots.de/[rompita ligilo]
Ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|