Roman Zaborowski
Roman Zaborowski | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 27-an de februaro 1956 (69-jaraĝa) en Borzytuchom (germane Borntuchen), distrikto Bytów | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando ![]() | ||||
Alma mater | Koszalin University of Technology (en) ![]() ![]() | ||||
Partio | Civitana Platformo | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto ![]() | ||||
| |||||
senatano de Pola Senato | |||||
Dum | la 8-a de novembro 2011 – | ||||
Vojevodo de Pomerio | |||||
Dum | la 29-a de novembro 2007 – la 25-a de decembro 2011 | ||||
Antaŭulo | Piotr Karczewski | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Roman Zaborowski (naskiĝis la 27-an de februaro 1956 en Borzytuchom (germane Borntuchen), distrikto Bytów) estas pola politikisto, municipano, instruisto kaj de la jaro 2007 ĝis 2011 Vojevodo en la Pomeria Vojevodio. Li estas senatano en la 8-a oficperiodo en la Pola Senato kaj membro de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) ([1]).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li finis la studadon en Politekniko en Koszalin (legu: Koŝalin), la landan arkitekturon. De la jaro 1982 li laboris kiel instruisto pri matematiko, sekve kiel direktoro kaj inspektoro de la filio de edukad-kuratorejo en Słupsk (legu: Sŭupsk). De la jaro 1994 ĝis 2002 li estis Vic-Urbestro de Bytów (legu: Bituf). De la jaro 2002 li estis la ano de Konsilantaro de distrikto Bytów kaj revenis al la laboro en lernejo kiel instruisto. De la jaro 2006 li estis denove ano de la Distrikta Konsilantaro en Bytów kaj samtempe estis elektita la Distriktestro (Starosto). De la 29-a de novembro 2007 li estis Vojevodo de Pomeria provinco. Rekomendita de Civitana Platformo, dum la parlamentaj balotoj en la jaro 2011 li sukcese eniris kiel senatano la Polan Senaton ricevinte 71.275 da balotvoĉoj. Sekve de tiu fakto li rezignis de la funkcio de Vojevodo de Pomerio.

En la jaro 2015 li estis kandidato de Civitana Platformo por la Pola Senato en la balot-regiono 63 en Pomerio (do en la jenaj distriktoj: Bytów, Chojnice, Człuchów, Kartuzy kaj Kościerzyna) - li ne estis elektita kiel senatano en la unumandata balot-regiono.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]En la jaro 2011 li dufoje akceptis en sia kabineto en Gdansko Kazimierz Krzyżak kaj Eduardon Kozyra kaj rezulte li subtenis kiel Vojevodo de Pomerio la proponon de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL) distingi la japanan Mecenaton de Esperanto Etsuo Miyoshi per la alta ŝtata ordeno pro la popularigado de pola kulturo kaj Esperanto. La 16-an de junio 2011 Prezidento de Pollando Bronisław Komorowski subskribis dekreton pri atribuo de la kavalira kruco de la ordeno de merito por la respubliko Pollando, kaj la 30-an de junio en Esperanta parko de la mondo en Malbork la Vojevodo de Pomerio dekoris Etsuo Miyoshi.
De la 17-a de oktobro 2012 li estas la ano de pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE), la saman tagon li partoprenis la Esperanto-konferencon en la Pola Senato kaj vizitis la ekspozicion okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto[2].
Notoj kaj Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://www.salon24.pl/u/fromage/510877,parlamentarny-zespol-wspierania-jezyka-esperanto
- ↑ Esperanto en la Pollanda Senato (esperante) (HTML). La Balta Ondo. Alirita 2013-04-21 .