Romesh Chunder Dutt
Romesh Chunder Dutt | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
রমেশচন্দ্র দত্ত | |||||
Naskiĝo | 13-an de aŭgusto 1848 en Kolkato | ||||
Morto | 30-an de novembro 1909 (61-jaraĝa) en Vadodara | ||||
Religio | hinduismo vd | ||||
Etno | Bengalaj hinduoj vd | ||||
Lingvoj | bengala vd | ||||
Ŝtataneco | Brita Raĝo ![]() | ||||
Alma mater | Universitato-Kolegio de Londono Presidency University (en) ![]() Hare School (en) ![]() ![]() | ||||
Partio | Barata Nacia Kongreso ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Jogesh Chandra Dutt (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto magistrato Dewan (en) ![]() historiisto pledadvokato verkisto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Romesh Chunder DUTT (en Bengala lingvo: রমেশচন্দ্র দত্ত; 13a de Aŭgusto 1848 – 30a de Novembro 1909) estis hindia funkciulo, historiisto pri ekonomiko, verkisto kaj tradukisto de Ramajano kaj Mahabarato. Dutt estis konsiderita nacia estro de la epoko antaŭ Gandhi, kaj estis samtempulo de Dadabhai Naoroji kaj Justice Ranade.
En 1870-aj jaroj li sukcese laboris por mildigi la konsekvencojn de katastrofoj kaj malsatego.
Dutt retiriĝis en 1897. En 1898 li revenis en Anglion kiel instruisto pri Historio de Hindio en la University College, Londono, kie li finkompletigis sian faman disertacion pri ekonomia naciismo.
Li estis prezidento de la Barata Nacia Kongreso en 1899. Li estis ankaŭ membro de la Bengalia Leĝofara Konsilio.
Li estis la unua prezidento de la bengala literatura societo Bangiya Sahitya Parishad (en bengala: বঙ্গীয় সাহিত্য পরিষদ) en 1894, dum Rabindranath Tagore kaj Navinchandra Sen estis vic-prezidantoj de la societo.[1]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Mozammel, Md Muktadir Arif (2012). "Vangiya Sahitya Parishad". En Islam, Sirajul; Jamal, Ahmed A. (eds.). Banglapedia: National Encyclopedia of Bangladesh (dua eld.). Asiatic Society of Bangladesh.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Verkoj de Romesh Chunder Dutt ĉe Projekto Gutenberg
- S. K. Ratcliffe, A Note on the Late Romesh C. Dutt, The Ramayana and the Mahabharata condensed into English Verse (1899) at Internet Sacred Texts Archive
- J. N. Gupta, Life and Works of Romesh Chunder Dutt, (1911) Digital Library of India, Bangalore, barcode 2990100070832 rete. Arkivigite je 2012-02-04 per la retarkivo Wayback Machine