La Safavida Reĝlando aŭ safavidoj (1501-1722) (Azera: Səfəvilər dövləti) (perseدودمان صفوی) estas konsideritaj kiel la plej granda tjurka regno ekde la islama konkero de Irano. La Safavidoj estis origine el Ardabil, grandurbo en Azerbajĝano, tiam en la nordokcidento de Irano. Ili estis ĉefe dinastio kiu parolis la turklingvan lingvon (azerbajĝana), sed iĝis persaj kun la tempo. La Safavidoj establis unuiĝintan kaj sendependan turklingvan ŝtaton por la unua fojo post la islama konkero de Irano kaj ili plifirmigis la iranan politikan identecon kaj establis ŝijaisman Islamon kiel la oficialan religion de Irano. La Safavidoj regis Persujon inter 1502 kaj 1736. La armeo de la regno atingis cent mil soldatojn.
Ŝah Abas estis la plej granda reĝo el Safavidaj reĝoj.
Ismail la 1-a estis unua reĝo de la dinastio, kiu unuigis Iranon en la jaro 1501 kaj enoficigis Tabrizon kiel ĉefurbon de la nova reĝlando.[1] Tahmasb la 1-a regis Post Ismail kaj transigis la ĉefurbon al Kazvin, ĉar Tabrizo estis proksima al la landlimoj de Otomana Imperio, kiu estis malamiko al Safavidoj kaj povis trafi ilian ĉefurbon. Tahmasb malliberigis sian filon Ismail la 2-an, kiu estis lia kronprinco, en 1557 dum dek naŭ jaroj; ĉar Tahmasb timis, ke la filo ribelos kontraŭ li kaj forprenos de li la tronon. Ismail la 2-a regis por nur unu jaro. Li mortis pro konspiro aŭ kanaba trodozo probable.[2] Ismail estis sangsoifa kaj mortigis multajn membrojn de la reĝa familio kaj dignulojn de la lando. Sed unu el liaj filoj postvivis la masakron: la blinda Mohamad Ĥodabandeh. Li estis malforta reĝo kaj pro ĉi tiu malforteco la potencon de la Kizilbaŝoj haltis. Abas la 1-a kaj Hamzeh Mirza estis filoj de Mohamad Ĥodabandeh. Ili batalis kune por akiri la tronon, ĝis kiam Abas venkis Hamzeh Mirzan. En la erao de Abas la lando disvolviĝis ekonomie, konstrue kaj politike. Abas batis la Kizilbaŝojn kaj malaltigis ilian potencon.[3] Sed Abas ankaǔ malliberigis siajn filojn en la haremon, por ke ili ne povu konspiri kontraŭ li. Tio kaŭzis la malklerecon de la princoj pri regado. Safi estis unua el antaŭe menciitaj princoj, kiu fariĝis reĝo. Li estis ekstrema alkoholulo, kiel lia prapatro Ismail la 1-a, kaj mortis june. Abas la 2-a fariĝis reĝo kiam li estis naŭ-jara, kaj regis dudek kvin jarojn. Solejman estis la sekva reĝo kaj li pasadis siajn tagojn en la haremo ĝis la morto de Abas la 2-a, kiel estis la kutimo ekde la tempo de Abas la 1-a. Solejman estis malvirtegulo kiel Safi, kaj la plimulton de siaj tagoj li trapasis trinke, sekse kaj mortige.[4] Soltan Hosejn estis la lasta reĝo, kiu regis super la tuta lando de Irano el Esfehano. Li perdis lian tronon al Afganoj kaj post la reĝo Safava reĝado kolapsis oficiale.[5] Tahmasb la 2-a provis repreni la potencon per alianco kun Nader, milita estro de la Afŝara tribo, reakiri la lastan tronon de sia patro. Sed Nader post venko super afganoj forigis Tahmasb la 2-an el sur la trono kaj sidigis sian infanon Abas la 3-an anstataŭe. Finem en 1736 Nader mortigis kaj Tahmasb la 2-an kaj Abas la 3-an[6], fariĝis ŝaho kaj la dinastio de Afŝaridoj formiĝis.
La Safavida epoko faris kulturon, kiu estis unika per si mem en multaj aspektoj kiel la Sasanida Reĝlando estis. La skolo de Isfahano estis la pinto de kulturaj agadoj arte kaj filozofie kaj fikhe kaj aliaj. La skolo estis afekcianta al la Islamaj mensaj skoloj en Barato.[7]