Sebastian Kirf
Sebastian Kirf | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de junio 1977 en Bielefeld |
Morto | 9-an de oktobro 2024 (47-jaraĝa) en Emden |
Mortokialo | Korinfarkto ![]() |
Lingvoj | Esperanto • germana |
Ŝtataneco | Germanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto sociala pedagogo universitata instruisto ![]() |
Sebastian Peter KIRF [zeBAStjan kirf] (naskiĝinta la 1-an de junio 1977 en Bielefeld; mortinta la 9-an de oktobro 2024 en Emden)[1] estis germana esperantisto kaj altlerneja docento.
Li esperantistiĝis en 2002 per la reta Kurso de Esperanto kaj de 2003 instruis Esperanton, unue en semajnfinaj kursoj, poste ankaŭ kadre de la fakaltlernejo en Emden, en kiu li studis. En 2004 li staĝis kiel voluntulo dum 2,5 monatoj en Bona Espero, Brazilo. En 2005 li ricevis diplomon pri la fako socilaboro / socipedagogio per lia diplomlaboraĵo "Esperanto - Ĉu kontribuo por la realigo de la Agendo 21? (Diplomlaboraĵo en PDF-formato, germanlingve "Esperanto - Ein Beitrag zur Umsetzung der Agenda21?")". En 2006 li transloĝiĝis al Essen. En 2007 li fariĝis estrarano de Germana Esperanto-Asocio; lia fako estis la publika agado. Poste li denove loĝis en Emden, kie li laboris kiel scienca kunlaboranto pri miksita lernado kaj pedagogio pri amaskomunikiloj en la tiea altlernejo Hochschule Emden/Leer. Tie li magistriĝis pri socilaboro kaj sano en la kunteksto de socia kohereco en 2010 per la scienca laboraĵo "Eblecoj kaj limoj de planlingvo por la prosperigo de socia kohereco je la ekzemplo de Esperanto (PDF-formato, germanlingve "Möglichkeiten und Grenzen einer Plansprache zur Förderung sozialer Kohäsion am Beispiel von Esperanto"". En Emden li havis en la altlernejo instrukomision pri Esperanto kaj instruis kaj per prezencformaj kursoj kaj per retaj kursoj (memlernado) regule inter 50 ĝis 100 studentojn / semestro (baza kurso dum 15 semajnoj). De 2013 ĝis 2017 li estis elektata prezidanto de Germana Esperanto-Asocio.
Membrecoj
[redakti | redakti fonton]Kirf membris ĉe Gesellschaft für Interlinguistik. Inter multaj aliaj aferoj li pretis helpi dum ties kunvenoj interretteknike.[2]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ nekrologa anonco de oktobro 2024 en la regiona gazeto Nordwest-Zeitung (NWZ, germane)
- ↑ "GIL-Mitglied Sebastian Kirf verstorben" (nekrologo kun foto)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- informoj pri lia diplomlaboraĵo "Esperanto - Ĉu kontribuo por la realigo de la Agendo 21?" en PDF-formato, germanlingve "Esperanto - Ein Beitrag zur Umsetzung der Agenda21?") en la aparta retejo diplom.kirf.de (germane kaj esperante)
- informoj pri lia magistriga laboraĵo "Eblecoj kaj limoj de planlingvo por la prosperigo de socia kohereco je la ekzemplo de Esperanto" (PDF-formato, germanlingve "Möglichkeiten und Grenzen einer Plansprache zur Förderung sozialer Kohäsion am Beispiel von Esperanto" same en aparta retejo master.kirf.de (germane kaj esperante)
- arkivigo de decembro 2013 pri liaj altlernejaj Esperantoj-kursoj de 2008 ĝis 2013 en la altlerneja retejo fh-oow.de (ne ke la kursoj ĉesis tiam, la arkivigo nur estas de 2013 kaj ne indikas pli novajn kursojn) (germane)
Antaŭe: | prezidanto de Germana Esperanto-Asocio | Poste: | ![]() |
---|---|---|---|
Rudolf Fischer | 2013 - 2017 | Ulrich Brandenburg |