Sovetunio
Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Союз Советских Социалистических Республик | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
historia lando • federacia respubliko • socialisma ŝtato • suverena ŝtato • komunisma ŝtato • plurkontinenta lando • supernacia unio • membroŝtato de Unuiĝintaj Nacioj • Permanentaj Membroj de la Konsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj • cratonym • ŝtato • counterintelligence state • lando | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Areo:
|
22 402 220 km² (en la jaro 1991)
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
La plej alta punkto:
|
Montopinto de Komunismo (7 495 m), nun nomata Montopinto Ismail Somoni, en Taĝikio
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
293 047 571 (1991)
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Nacia konsisto:
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
rusa (de-facto por internacia komunikaĝo)
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
federacia socialisma respubliko
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Estiĝo:
|
la 30-an de decembro 1922 per unuiĝo de kvar sovetaj socialismaj respublikoj
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Pereo:
|
la 26-an de decembro 1991 pro disfalo
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
La Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj (ruse Союз Советских Социалистических Республик [sajús savétskiĥ sacialistíĉeskiĥ respúblik], IFA: [sɐˈjus sɐˈvʲɛtskʲɪx sətsɨəlʲɪsˈtʲitɕɪskʲɪx rʲɪˈspublʲɪk]) aŭ Sovetunio aŭ, pli fidele laŭsence kaj laŭstrukture, Soveta Unio (Сове́тский Сою́з [savétskij sajús], IFA: [sɐ'vʲetskʲɪj sɐˈjʉs]), mallonge USSR (ruse СССР) estis ŝtato ekzistanta inter la jaroj 1922 kaj 1991. Ĝi okupis sesonon (17%) de la monda loĝata sekaĵo, parte en Orienta kaj Norda Eŭropo, parte en Meza kaj Norda Azio, kaj pro tio siatempe estis la plej granda ŝtato de la mondo.
Post la Dua Mondmilito ĝi estis unu el la du superpotencoj (Usono estis la alia). En Sovetunio regis la Komunista Partio kaj la sistemo de registaro estis centralizita, kvankam certajn povojn havis la 15 respublikoj, kiuj konsistigis la landon.
Sovetunio estis la gvidanto de la orient-sovetia bloko en la mondo. Ĝi estis establita la 30-an de decembro 1922 post la venko de la Ruĝa Armeo en la Rusa Enlanda Milito kiel unio inter Soveta Rusio kaj la sovetiaj respublikoj Trans-Kaŭkazo, Ukraina SSR kaj Belorusa SSR, kiuj ankaŭ estis establitaj dum la milito. Ĝi ekzistis ĝis ĝia fina dissolvo la 25-an de decembro 1991. Ĉirkaŭ 100 diversaj popoloj estis loĝantaj en la teritorioj, kiuj apartenis al Sovetunio.
Laŭ la Sovetunia konstitucio de 1977, USSR estis unuiĝa unia multnacia kaj socialisma ŝtato. Post la Granda patriota milito USSR havis teran landlimojn kun Norvegio, Finnlando, Pollando, Ĉeĥoslovakio, Hungario kaj Rumanio en okcidento, kun Turkio, Irano, Afganujo, Mongolio, Ĉinio kaj KPDR en sudo.
Historio de Rusio | |
---|---|
Ĉi tiu artikolo apartenas al serio | |
Frua historio | |
Orientaj slavoj, Rusjoj | |
Kieva Regno 800-1100 | |
Rusaj princlandoj 1100–1547 | |
Grandprinclando Vladimir-Suzdal 1113–1236 | |
Novgoroda Respubliko 1136–1478 | |
Grandprinclando Moskvo 1276–1547 | |
Grandprinclando Litovio 13-a jc.–1795 | |
Rusa carlando | |
Rusa carlando 1547-1721 | |
Rusia Imperio 1721-1917 | |
Ekde la revolucio | |
Rusia respubliko 1917 | |
Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko 1917-1922 | |
Sovetunio 1917-1991 | |
Rusia federacio de 1991 | |
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La vorto soveto estis derivita el la rusa vorto sovet (совет), kun la signifo 'konsilio', 'asembleo', 'konsilo',[1] siavice derivita el la praslava verba radiko vět-iti ('informi'), rilata al la slava věst ('nonaĵoj'), en la senco saĝeco. La vorto sovietnik signifas 'konsilanto'.[2] Kelkaj organizaĵoj en rusia historio estis nomitaj konsilio (совет). En la Rusa Imperio, la Ŝtata Konsilio, kiu funkciis el 1810 ĝis 1917, estis referencita kiel Konsilio de Ministroj.[2]
La Sovetoj kiel laboristaj konsilantaroj por la unua fojo aperis dum la Rusia revolucio de 1905.[3][4] Kvankam ili estis rapide subpremataj fare de la Imperia armeo, post la Februara revolucio de 1917, laboristaj kaj soldataj konsilantaroj aperis tra la tuta lando kaj kunhavis la povon kun la Rusia Provizora Registaro.[3][5] La Bolŝevistoj, estritaj de Vladimir Lenin, postulis, ke la tuta povo estu transigita al la Sovetoj, kaj akiris subtenon el la laboristoj kaj soldatoj.[6] Post la Oktobra Revolucio, en kiu la Bolŝevistoj kaptis la povon el la Provizora Registaro en la nomo de la Sovetoj,[5][7] Lenin proklamis la formadon de la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko (RSFSR).[8]
Dum la Kartvela Afero de 1922, Lenin postulis ke la rusa SFSR kaj aliaj naciaj sovetaj respublikoj formu pli grandan union kiun li dekomence nomis kiel la Unio de Sovetaj Respublikoj de Eŭropo kaj Azio (ruse: Союз Советских Республик Европы и Азик Европы и Азиyuz, latinigite: Soyuz Sovyetskikh Respublik Evropy i Azii).[9] Josif Stalin dekomence rezistis al la propono de Lenin sed finfine akceptis ĝin, kaj kun konsento de Lenin li ŝanĝis la nomon al Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj (USSR), kvankam ĉiuj respublikoj komenciĝis kiel socialisma soveta kaj ne ŝanĝiĝis al la alia ordo ĝis la nova konstitucio de 1936. Krome, en la regionaj lingvoj de pluraj respublikoj, la vorto konsilio aŭ konsilia en la respektiva lingvo estis nur tre poste adaptaĵo de la ruslingva soveta kaj neniam en aliaj, ekz. Ukraina SSR.
СССР (en la Latina alfabeto: SSSR) estas la mallongigo en rusa lingvo de USSR, verkita en cirilaj literoj. La Sovetoj uzis tiun mallongigon tiom ofte ke la tutmondaj loĝantaroj familiariĝis kun ties signifo. Post tio, la plej ofta rusa mallongigo estis Союз ССР (transliterumita: Sojuz SSR) kiu esence tradukiĝas al Unio de SSR-oj en aliaj lingvoj. Krome, la rusa mallongigitforma nomo Советский Союз (transliterumita: Sovjeckij Sojuz, kiu laŭvorte signifas Sovetunion) estas ankaŭ ofte uzata, sed nur en sia nemallongigita formo. Ekde la starto de la Granda Patriota Milito maksimume, mallongigi la rusan nomon de Sovetunio kiel СС estis tabuo, ĉar СС kiel rusa cirila mallongigo estas asocia kun la fifama Schutzstaffel de Nazia Germanio, kiel SS en aliaj lingvoj.
En alilingvaj amaskomunikiloj, la ŝtato estis referita kiel Sovet-Unio aŭ Sovetunio. La rusa SFSR dominis Sovetunion ĝis tia punkto ke, por la plej granda parto de la ekzisto de Sovetunio, ĝi estis ordinarlingve, sed neĝuste, referita kiel Rusio.
Geografio
[redakti | redakti fonton]


Kun areo de 22 402 200 da km², Soveunio estis la plej granda lando en la mondo,[11] statuso kiu estis reteneita de la Rusa Federacio.[12] Kovrante unu sesonon de la surfaco de la Tero, ĝia grando estis komparebla al tiu de la tuta Nordameriko.[13] Du aliaj sukcedantaj ŝtatoj, nome Kazaĥio kaj Ukrainio, rangas inter la 10 plej grandaj landoj, kaj kiel la plej granda lando entute en Eŭropo, respektive. La sovetunia parto de Eŭropo estis unu kvarono de la tutlanda surfaco kaj estis la kultura kaj ekonomia centro. La orienta parto en Azio etendiĝis al Pacifika Oceano oriente kaj al Afganio kaj Irano suden, kaj, escepte ĉe kelkaj areoj en Centra Azio, estis multe malpli loĝata. Ĝi etendiĝis ĉirkaŭ 10 000 km oriente okcidenten tra 11 horzonoj, kaj ĉirkaŭ 7 200 km norde suden. Ĝi havis kvin klimatajn zonojn: nome tundro, tajgo, stepoj, dezerto kaj montoj.
Sovetunio, kiel nun Rusio, hvis la plej longan landlimon, ĉirkaŭ 60 000 km longan, aŭ unu kaj duono da cirkloj ĉirkaŭ la Tero. Du trionoj el tiu estis marbordo. La lando limis kun Afganio, Ĉinio, Ĉeĥoslovakio, Finnlando, Hungario, Irano, Mongolio, Norda Koreio, Norvegio, Pollando, Rumanio, kaj Turkio el 1945 ĝis 1991. La Beringa Markolo apartigis Sovetunion disde Usono.
La plej alta monto estis Komunisma Pinto (nun Montopinto Ismail Somoni) en Taĝikio, kun 7 495 m. En Sovetunio estis ankaŭ plimulto el la plej grandaj lagoj de la mondo; nome Kaspia Maro (kunhavita kun Irano), kaj la Lago Bajkalo, la plej granda (laŭ volumo) kaj plej profunda nesalakva lago en la mondo, kiu estas nun ankaŭ interna akvejo en Rusio.
Sovetunio posedis kaj malabundajn kaj abundajn akvoresursojn. Kun proksimume 3 milionoj da riveroj kaj proksimume 4 milionoj da enlandaj akvejoj, Sovetunio tenis la plej grandajn nesalajn, surfacajn akvoresursojn de iu ajn lando. Sed la plej multaj el tiuj rimedoj (84 procentoj), kuŝis en granda distanco de la plimulto de eblaj uzantoj; ili fluis tra maldense loĝata teritorio kaj en la arktan kaj pacifikan oceanojn. En kontrasto, areoj kun la plej altaj koncentriĝoj de la populacio (kaj tial la plej alta postulo je akvoprovizadoj) tendencis havi la plej varmajn klimatojn kaj plej altajn indicojn de vaporiĝo. Tio rezultigis apenaŭ adekvatajn (aŭ en kelkaj kazoj neadekvatajn) akvoresursojn en la lokoj de plej multa bezono.
Tamen, kiel en multaj aliaj landoj, la plej fruaj setlejoj ekestis ĉe la riveroj, kie la plimulto de la urba loĝantaro preferis vivi. Volgo, la plej longa rivero de Eŭropo, iĝis senkompare la plej grava komerca akvovojo de Sovetunio. Tri el la dudek tri urboj de la lando kun pli ol unu miliono da loĝantoj staris sur ĝiaj bordoj: Gorkij, Kazano kaj Kujbiŝev. La eŭropa parto de Sovetunio havis etendajn, tre disvolviĝintaj, kaj tre uzitajn akvoresursojn, inter ili la ŝlosilajn hidrosistemojn de Volgo, Kamo, Dnepro, Dnestro, kaj Don. La plej grandaj akvoresursoj estas oriente de Uraloj, tre interne en Siberio. El la 63 riveroj en Sovetunio pli longaj ol 1 000 kilometroj, kvar dek estis oriente de Uraloj, inter kiuj la kvar potencaj riveroj kiuj drenas Siberion dum ili fluas norden al la Arkta Oceano: nome Irtiŝo, Obi, Jenisejo, kaj Lena. La Amuro formis parton de la rivera serpentumo kaj foje eĉ estis streĉaj limoj inter Sovetunio kaj la Ĉina Popola Respubliko.
Najbaraj landoj estis konsciaj pri la altaj niveloj de poluo en Sovet-Unio[14][15] sed post la dissolvo de Sovetunio estis malkovrite ke ĝiaj mediaj problemoj estis pli grandaj ol tio kion la sovetinstancoj koncedis.[16] Sovetunio estis la dua plej granda produktanto en la mondo de malutilaj elsendoj. En 1988, totalaj elsendoj en Sovetunio estis proksimume 79% de tiuj de Usono. Sed ĉar la soveta MEP estis nur 54% de tiu de Usono, tio signifas ke Sovetunio generis 1,5 fojojn pli da poluo ol Usono por unuo de MEP.[17]
La Nuklea akcidento de Ĉernobilo en 1986 estis la unua grava akcidento en civila atomcentralo.[18][19][20] Senparalele en la mondo, ĝi rezultigis la liberigon de granda nombro da radioaktivaj izotopoj en la atmosferon. Radioaktivaj dozoj estis disigitaj relative malproksime.[21] Kvankam longperspektivaj efikoj de la akcidento estis nekonataj, 4 000 novaj kazoj de tiroida kancero kiu rezultiĝis el la poluado de la akcidento estis raportitaj dum la akcidento, sed tio kaŭzis relative malaltan nombron da mortoj (laŭ informoj de MOS, 2005).[22] Alia grava radioaktiva akcidento estis la katastrofo de Kjŝtim.[23]
La Kola duoninsulo estis unu el la lokoj kun plej gravaj problemoj.[24] Ĉirkaŭ la industriaj urboj Monĉegorsk kaj Norilsk, kie nikelon ekzemple oni minis, ĉiuj arbaroj estis detruitaj pro poluo, dum la norda kaj aliaj partoj de Rusio estis tuŝitaj per elsendoj.[25] Dum la 1990-aj jaroj, ankaŭ homoj en Okcidento estis interesitaj pri la radioaktivaj danĝeroj de atominstalaĵoj, malfunkciigitaj atomaj submarŝipoj, kaj la prilaborado de atomrubo aŭ eluzita nuklea fuelo.[26][27] Oni sciis ankaŭ en la komenco de la 1990-aj jaroj ke la USSR estis transportinta radioaktivan materialon al la Barenca maro kaj al la Karaa maro, kion poste konfirmis la Rusa parlamento. La akcidento de la submarŝipo K-141 Kursk en 2000 en okcidento plue starigis kritikojn.[28] Antaŭe, estis akcidentoj en la submarŝipoj K-19, K-8, K-129, K-27, K-219 kaj K-278 Komsomolec.[29][30][31][32]
Historio
[redakti | redakti fonton]Rusujaj Revolucioj
[redakti | redakti fonton]

En 1917, la Rusia Imperio, kies ŝtatestro estis caro, militis interalie kontraŭ la Germana Imperiestra Regno en la Unua Mondmilito komenciĝinta en 1914. Post kiam la militestroj gajnis pli kaj pli da potenco kaj en Rusio kaj en Germanio, kaj post akra batalado en la granda milito, okazis finfine la Februara Revolucio 1917 en Rusio, kiu devigis la caron eksiĝi. La rezulto de la revolucio estis demokratia respubliko, sed ĝi estis tre disfalema pro la ankoraŭa milito kaj malbona stato de la popolo.
En oktobro (laŭ la rus-ortodoksa kalendaro) de la sama jaro, la registaro kreiĝinta fine de la Februara Revolucio fiaskis pro la okazo de denova revolucio, la tiel nomata Oktobra Revolucio. Temis pri socialisma revolucio iniciatita de la Bolŝevikoj, radikala komunisma grupo, kies ideologio fontis el la verkoj kaj pensoj de la germana filozofo Karl Marx. La Revolucio superis la jam ekzistintan registaron kaj estigis la unuan ŝtaton de la mondo bazitan sur tiuj komunismaj ideoj. La nova lando nomiĝis Rusuja Soveta Federacia Socialisma Respubliko (RSFSR) aŭ pli mallonge Rusuja Soveta Respubliko.
Enlanda Milito kaj Kreo de Sovetunio
[redakti | redakti fonton]

Unu el la promesoj, kiujn donis Lenin, la estro de la revolucio, al la rusa popolo, estis paco kaj finigo de la Mondmilito. Kiam la nova soveta Rusio faris armisticon kun Germanio kiel verigon de la promeso decembre de 1917, la orienta fronto (inter Germanio kaj Rusio) de la milito ekmalekzistis, kio signifis perdon de strategia sekureco por la aliaj nacioj militantaj kontraŭ Germanio. Usono, Francio kaj Britio, kune kun aliaj malgrandaj ŝtatoj, provis re-krei la orientan fronton per halti la Rusan Revolucion. Pro tio ili subtenis tiujn movadojn, kiuj jam kontraŭis la revolucion, i.a. defendantojn de la carismo kaj de la provizora registaro kreiĝinta kaŭze de la februara revolucio. Tiel estiĝis la Rusuja Enlanda Milito.
En proksimaj regionoj ankaŭ estiĝis sovetaj respublikoj, kiuj kune batalis en la enlanda milito kontraŭ la kontraŭantoj de la Socialisma Revolucio. La celo de Usono, Francio kaj Britio, rekrei orientan fronton, estis realigita, kiam la armistico kun Germanio finiĝis marte de 1918 pro la manko de antaŭe farita fina paca traktato. Do Germanio ekis la tiel nomatan “Operacon Faustschlag”.
En marto 1918, Germanio kaj Rusio faris finan pacigon per la Traktato de Brest-Litovsk. Malgraŭ tio kaj la malmulte poste okazinta finiĝo de la entuta mondmilito, la enlanda milito pluiĝis ĝis junio 1923, kiam venkis la bolŝevikoj. Kelke da tempo antaŭ la venko, la 30-an de decembro 1922, la RSFSR kunfondis kun la aliaj socialismaj ŝtatoj – Belorusa SSR, Ukraina SSR kaj TSFSR – la Sovetunion, kiu baldaŭ montriĝis kiel totalisma reĝimo pleje misuzanta la ideologion de la komunismo.
La Traktato pri kreado de Sovetunio estas dokumento kiu leĝigis la kreadon de la unuiĝo de pluraj sovetuniaj respublikoj por la estigo de Sovetio. Tiel estis subskribita la Deklaro pri Kreado de Sovetunio, kiu estis konsiderata kiel politika enkonduko al la traktato.

Fino de Sovetunio
[redakti | redakti fonton]
Falo de la komunismaj reĝimoj kaj Germania reunuiĝo efikis al la politika situacio en Sovetunio. En multaj sovetaj respublikoj naciismaj movadoj kreskis, plendoj por sendependiĝo multiĝis. En marto kaj majo 1990, la baltaj respublikoj (Estonio, Litovio, Latvio) proklamis sendependiĝon de Sovetunio. En aŭgusto Kartvelio proklamis foriron el Sovetunio. Pro tiuj okazaĵoj konservativaj politikistoj publike kondamnis Gorbaĉov.
En 1990 Kongreso de Popolaj Deputitoj de USSR abolis unupartiismon kaj aprobis reformon de la federaciaj registaro kaj strukturo. La 17-an de marto 1991 okazis tutnacia referendumo pri daŭra ekzistado de la ŝtato. 80% de la voĉdonrajtaj civitanoj partoprenis ĝin kaj 77,85% voĉdonis jese. Sed respublikoj, kiuj proklamis sendependencon antaŭ la referendumo, (Estonio, Litovio, Latvio, Kartvelio, Armenio, Moldavio) rifuzis okazigi ĝin sur siaj teritorioj. Post la referendumo, Gorbaĉov kaj respublikaj prezidentoj planis subskribi novan unian traktaton la 20-an de aŭgusto 1991.

Tamen la 19-an de aŭgusto en Moskvo grupo de altpostenuloj faris provon forigi Gorbaĉov kaj establi novan regadon. Tiu ŝtatrevenso estas konata kiel Aŭgusta puĉo. Ĝia celo estis haltigi subskribon de nova unia traktato kaj konservi politikan potencon, sed sekve de la popolaj protestoj la puĉo fiaskis post tri tagoj. Kiel rezulto Komunista Partio de Sovetunio perdis politikan potencon.
La 8-an de decembro 1991 ŝtatestroj de Ukrainio, Belorusio kaj Rusio subskribis Interkonsenton pri fondo de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, ankaŭ konata kiel Beloveĵa interkonsento. En tiu interkonsento la tri ŝtatestroj jesis disfalon de Sovetunio[33] kaj proklamis kreon de KSŜ.
La 25-an de decembro 1991 sovetia prezidento Miĥail Gorbaĉov anoncis sian eksiĝon. La flago de Sovetunio super Kremlo estis deprenita, ĝin anstataŭis la trikolora flago de Rusio. La sekvan tagon kunvenis la Supera Soveto de Sovetunio (en ĝi tiam restis ĉefe deputitoj de aziaj respublikoj, tamen la kunveno estis kvoruma) kiu faris kelkajn decidojn pri ekzistoĉeso de Sovetunio. Tiu dato, la 26-a de decembro, estas kutime konsiderata kiel la dato de disfalo de Sovetunio, kvankam kelkaj sovetiaj strukturoj (interalie Gosstandart) ankoraŭ funkciis en 1992.
Ŝtatestroj kaj politiko
[redakti | redakti fonton]
Jen la estroj de la Komunisma Partio, kiuj fakte, sed ne ĉiam ankaŭ laŭkonstitucie, estis la ŝtatestroj de Sovetunio:

- Vladimir Iljiĉ Lenin
- Iosif Stalin
- Nikita Ĥruŝĉov
- Leonid Breĵnev
- Juri Andropov
- Konstantin Ĉernenko
- Miĥail Sergejeviĉ Gorbaĉov
La Ĉefministro de Sovetunio (en rusa: Глава Правительства СССР) estis registarestro de Sovetunio. Tiu posteno havis kvar diferencajn nomojn tra ties ekzistado: Prezidanto de la Konsilio de Popolaj Komisaroj (1923–1946), Prezidanto de la Konsilio de Ministroj (1946–1991), Ĉefministro de Sovetunio (Januaro - Aŭgusto 1991) kaj Prezidanto de la Komitato pri Operacia Administrado de la Soveta Ekonomio (Aŭgusto - Decembro 1991).
La Kongreso de la Sovetoj de Sovetunio (ruse Съезд Советов СССР) estis la supera regorgano de Sovetunio ekde ĝia formado la 30an de decembro 1922, ĝis la sankciado de la Soveta konstitucio de 1936. La Kongreso de la Sovetoj estis integrita de reprezentantoj de la sovetoj de ĉiuj sovetuniaj respublikoj sub la sekvaj normoj: en la municipo- 1 membro el 25 mil voĉdonantoj, el la provincaj sovetoj (teritoriaj, regionaj) kaj respublikaj - 1 membro el 125 mil loĝantoj. La delegitoj de la Kongreso de la Unio estis elektitaj en la Kongresoj de la Sovetoj provincaj, aŭtonomaj aŭ respublikaj.
Komunisma Partio
[redakti | redakti fonton]Apartigo de povo kaj reformo
[redakti | redakti fonton]Justica sistemo
[redakti | redakti fonton]Homaj rajtoj
[redakti | redakti fonton]Eksterlandaj rilatoj
[redakti | redakti fonton]Administracia dividado
[redakti | redakti fonton]Respublikoj de Sovetunio
[redakti | redakti fonton]
USSR konsistis el uniaj respublikoj, tiuj laŭ la konstitucio estis sendependaj ŝtatoj kaj havis formalan rajton eliri el Sovetunio. Ĉiu unia respubliko havis rajton interrilati kun alilandaj ŝtatoj, interŝanĝi konsulejojn, partopreni en interŝtataj organizoj. Ekzemple, Belorusa SSR kaj Ukraina SSR membris dum pluraj jaroj en UN, samrajte kun Sovetunio.
Armeo
[redakti | redakti fonton]Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Demografio
[redakti | redakti fonton]Simboloj
[redakti | redakti fonton]Konata simbolo de Sovetunio (kaj entute de la komunismo) estas la rikoltilo kaj martelo, kiuj ankaŭ troviĝas sur la sovetaj blazono kaj flago (vd. supre). Krome, la ruĝa koloro ankaŭ estas simbola por la maldekstra ideologio kaj per tio ankaŭ por Sovetunio.
Popola artisto de Sovetunio estis honora titolo atribuita al civitanoj de Sovetunio. Titolo Heroo de Sovetunio estis atribuitaj al unuopuloj, urboj kaj eksterlandanoj kiuj speciale servis al Sovetunio. La Ordeno de la Honora Insigno (ruse Орден «Знак Почёта») estis grava civila premio de Sovetunio.
Himno
[redakti | redakti fonton]Alia simbolaĵo pri Sovetunio estas ĝia himno. Sovetunio havis dum sia ekzisto du himnojn entute:
- de 1922 ĝis 1944: La Internacio
- de 1944 ĝis 1991: “Гимн Советского Союза” (vd. Nacia himno de Sovetunio)
Kulturo
[redakti | redakti fonton]Socialisma realismo estas stilo de realisma arto kiu estis evoluigita ĉefe en Sovetunio kaj iĝis domina stilo en diversaj aliaj socialismaj landoj. Socialisma realismo estas karakterizita per la klarigita bildigo de komunistaj valoroj, kiaj ekzemple la emancipiĝo de la proletaro, en realisma maniero. Kvankam ligita, ĝi ne devus esti konfuzita kun socia realismo, pli larĝa speco de arto kiu realisme prezentas temojn de socia temo. Socialisma realismo estis la hegemonia formo de arto en Sovetunio de sia evoluo en la komenco de la 1920-aj jaroj ĝis sia fina falo de populareco en la fino de la 1960-aj jaroj. Anatolo Lunaĉarskij kreis sistemon de estetiko bazita sur la homa korpo kiu iĝus la ĉefa komponento de socialisma realismo dum la venontaj jardekoj. Li kredis ke "la vido de sana korpo, inteligenta vizaĝo aŭ ĝentila rideto estis esence viv-plifortiga."[34] Li konkludis ke arto havis rektan efikon al la homa organismo kaj sub la ĝustaj cirkonstancoj tiu efiko povis esti pozitiva. Prezentante "la perfektan personon" (nova soveta homo), Lunaĉarskij kredis ke arto povas eduki al civitanoj pri kiel esti la perfektaj sovetianoj.[35]
La Akademio pri Sciencoj de Sovetunio aŭ Akademio pri Sciencoj de USSR (ruse Академия наук СССР [Akademija nauk SSSR]) inter la jaroj 1925 kaj 1991 estis la supera Akademio de Sciencoj en Sovetunio. Ĝis la jaro 1936 ĝi havis sian sidejon en Sankt-Peterburgo — tiam laŭ decido de la Supera Soveto ĝi estis translokita al Moskvo. La nuna Rusia Akademio de Sciencoj estas ĝia oficiala posteula organizaĵo.
Sporto
[redakti | redakti fonton]Heredo
[redakti | redakti fonton]Esperanto en Sovetunio
[redakti | redakti fonton]La Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE) estis la unua postmilita oficiala tutlanda Esperanto-organizaĵo en Sovetunio, kiu funkciis ekde 1979 ĝis 1989 sub gvido de senŝanĝa prezidanto profesoro pri lingvoscienco Magomet Isajev. La Sovetia Esperantista Junulara Movado (SEJM) estis junulara Esperanto-organizaĵo, kiu agis en Sovetunio ekde 1966.
Vladimir Samodaj, en sia artikolo Vanaj klopodoj eldoni Esperanto-revuon en la sovetiaj kondiĉoj,[36] detaligas siajn personajn demarŝojn por krei esperantlingvan specifan gazeton aŭ suplementon de la fremdlingva bulteno "Moskvaj Novaĵoj", por kiu li laboris ekde 1971. Spite la enkalkulon de esperantistoj Anatolo Gonĉarov kaj Boris Kolker, el 1973 al 1977, tio ne okazis pro financaj malhelpoj kaj lastmomente pro specifa tipografio. Finfine aperis en marto 1978 suplementoj al la anglalingva "Moscow News" ĝis marto 1983. En aprilo 1989 aperis ununura numero de memstara "Moskvaj Novaĵoj". En tiu epoko jam aperis esperantlingvaj dokumentoj en "Novosto" organizita de Dmitrij Perevalov.
Post jaroj de malpermeso pri organizita Esperanto-movado en Sovetunio, la 4-an de marto 1979 en Moskvo rajtis fondiĝi Asocio de Sovetiaj Esperantistoj, kiu kunordigis la Esperanto-movadon en Sovetunio ĝis 1989. De la komenco en ĝi aktivis multaj ukrainaj esperantistoj. La 29-an de januaro 1980 en Kievo okazis fonda kunveno de suborganizaĵo en Ukraina SSR, en kiu 47 partoprenantoj. reprezentantoj de la ukraina Esperanto-movado, sukcese decidis pri fondo de Ukraina Respublika Filio de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (URF ASE).
Devizoj kaj frazoj en Sovetunio: babilanto estas trovaĵo por spiono, en Sovetunio ne estas sekso, pioniro estas ĉiam preta, preta por laboro kaj defendo, tuta potenco al Sovetoj, Lenin vivis, Lenin vivas, Lenin vivos, la partio estas nia stiristo, la partio diris: "Estas necese! ", Komsomol respondis: "Jes!" kaj aliaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ En ukraina рада (rada); en belarusa савет/рада; en uzbeka совет; en kazaĥa совет / кеңес (sovet / kenges); kartvele საბჭოთა (sabch′ota); en azerbajĝana совет; en litova taryba; en rumana soviet (en moldova cirila alfabeto: совиет); en latva padome; en kirgiza совет; en taĝika шӯравӣ / совет (šūravī / sovet); en armena խորհուրդ / սովետ (xorhurd / sovet); en turkmena совет; en estona nõukogu.
- ↑ 2,0 2,1 Klein, Henri F. (1920). "Soviet". En Rines, George Edwin (eld.). Encyclopedia Americana.
- ↑ 3,0 3,1 Pons & Service 2010, p. 763.
- ↑ Mccauley 2014, p. 487.
- ↑ 5,0 5,1 “Soviet Union”, Encyclopædia Britannica.
- ↑ “April Thesis”, Encyclopædia Britannica.
- ↑ "The causes of the October Revolution", BBC.
- ↑ Service 2005, p. 84.
- ↑ Fischer 1964, p. 608; Lewin 1969, p. 50; Leggett 1981, p. 354; Volkogonov 1994, p. 421; Service 2000, pp. 452–455; White 2001, p. 175.
- ↑ "How Soviet pollution destroyed the Aral Sea", BBC News. (en-GB)
- ↑ Televida dokumenta filmo el CC&C Ideacom Production, "Apocalypse Never-Ending War 1918–1926", parto 2a, elsendita en Dana DR K la 22an de Oktobro 2018.
- ↑ "Russia" – Encyclopædia Britannica. (el Retarkivo {{{1}}}). Alirita en 29a de Julio 2013.
- ↑ . The Former Soviet Union: Physical Geography. Towson University: Department of Geography & Environmental Planning. Arkivita el la originalo je 15a de Septembro 2012. Alirita 24a de Marto 2016 .
- ↑ "Study Says Pollution in Arctic Could Originate From Soviet", The New York Times, 6 December 1982. (en-US)
- ↑ Mathews, Jessica, "The Union of Soviet Socialist Pollution", 22a de Marto 1991. (en-US)
- ↑ "The Grim Pollution Picture in the Former Soviet Union", HuffPost, 19a de Februaro 2016. (angle)
- ↑ (1a de Septembro 1994) “New data on air pollution in the former Soviet Union”, 'Global Environmental Change' 4 (3), p. 201–227. doi:10.1016/0959-3780(94)90003-5. Bibkodo:1994GEC.....4..201S.
- ↑ Chernobyl disaster facts and information (angle) (17a de Majo 2019). Arkivita el la originalo je 20a de Februaro 2021. Alirita 19a de Novembro 2023 .
- ↑ Chernobyl | Chernobyl Accident | Chernobyl Disaster - World Nuclear Association. Alirita 19a de Novembro 2023 .
- ↑ "Unsealed Soviet archives reveal cover-ups at Chernobyl plant before disaster", Reuters, 26a de Aprilo 2021. (angle)
- ↑ Simmons, Michael, "Radiation high over Europe after Chernobyl disaster – archive, 1986", The Guardian, 3a de Majo 2021. (en-GB)
- ↑ Chernobyl: the true scale of the accident (angle) (5a de Septembro 2005). Arkivita el la originalo je 25a de Februaro 2018. Alirita 7a de Oktobro 2021 .
- ↑ (2006) “The Chernobyl Accident 20 Years on: An Assessment of the Health Consequences and the International Response”, 'Environmental Health Perspectives' 114 (9), p. 1312–1317. doi:10.1289/ehp.9113. Bibkodo:2006EnvHP.114.1312B.
- ↑ One of the Murmansk Region's most polluting facilities shuts down after more than seven decades (en-US) (4a de Januaro 2021). Alirita 19a de Novembro 2023 .
- ↑ "How Norilsk, in the Russian Arctic, became one of the most polluted places on Earth", NBC News, 10a de Decembro 2021. (angle)
- ↑ Broad, William J., "Russians describe extensive dumping of nuclear waste", The New York Times, 27a de Aprilo 1993. (en-US)
- ↑ Raymer, Steve, "Nuclear Pollution Plagues Former Soviet Union : Environment: A map marking non-military explosions shows scope of 'national disaster.'", Los Angeles Times, 15a de Marto 1992. (en-US)
- ↑ (Decembro 2002) “Implementing Russia's International Environmental Commitments: Federal Prerogative or Regional Concern?”, 'Europe-Asia Studies' 54 (8), p. 1223–1240. doi:10.1080/0966813022000025862. 156340249.
- ↑ . Russia's 'slow-motion Chernobyl' at sea (angle) (1a de Septembro 2020). Alirita 19a de Novembro 2023 .
- ↑ . Armed With Nuke Payload, How Dangerous Is Russia's Nuclear-Armed Submarine Resting In Arctic Ocean? (en-US) (10a de Oktobro 2023). Arkivita el la originalo je 19a de Novembro 2023. Alirita 19a de Novembro 2023 .
- ↑ "Wastes of War: Rotting Nuclear Subs Pose Threat", 16a de Novembro 1998.
- ↑ The Terrifying History of Russia's Nuclear Submarine Graveyard (en-US) (17a de Januaro 2021). Alirita 19a de Novembro 2023 .
- ↑ Соглашение о создании Содружества Независимых Государств. Arkivita el la originalo je 2007-04-30. Alirita 2009-11-01 .
- ↑ Ellis, Andrew. Socialist Realisms: Soviet Painting 1920–1970. Skira Editore S.p.A., 2012, p. 21
- ↑ Ellis, Andrew. Socialist Realisms: Soviet Painting 1920–1970. Skira Editore S.p.A., 2012, p. 21
- ↑ Vladimir Samodaj, Vanaj klopodoj eldoni Esperanto-revuon en la sovetiaj kondiĉoj, en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 481-490.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Komunumo de sendependaj ŝtatoj
- Rusia revolucio de 1917
- Ruĝa Armeo
- Sovetaj Aerfortoj
- KPSU
- Unua mondmilito
- Matrosribelo de Kronstadt
- Samizdato
- Atingoj de socialismo
- Rusa Enlanda Milito
- Soveta-japana baza traktato
- Soveta-germana kooperado
- Soveto de la Naciecoj
- Kolektivigo en la Sovetunio
- Sovetunio en la Dua Mondmilito
- KGB
- SVRR
- GULAG
- Malvarma milito
- Sheila Fitzpatrick
- Popoloj de Sovetunio
- Historio de Rusio
- Dissolvo de Sovetunio
- Ekziligoj en Sovetunio
- Post-sovetaj ŝtatoj
- Aparaĉiko
- Ĉefministro de Sovetunio
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- USSR 20 jarojn poste, Kontakto, 2011:6
- Pri la pakto Ribbentrop-Molotov angle
- Artikoloj pri historio de Sovetunio esperante
|