Zamboanga

Zamboanga | |||||
---|---|---|---|---|---|
Strato en Zamboanga
| |||||
tre urbanizita urbo urbego ![]() | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
Lando | Filipinoj | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 7000 | ||||
Telefonkodo | 62 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 977 234 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 691 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 06°52′00″N 122°04′00″O / 6.866667°N, 122.066667°O (mapo) Koordinatoj: 06°52′00″N 122°04′00″O / 6.866667°N, 122.066667°O (mapo) | ||||
Alto | 0-6 m | ||||
Areo | 1483 km² | ||||
Horzono | UTC+8 | ||||
![]() | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Zamboanga (pli longe kaj pli precize Zamboangaurbo) estas metropolo, grava havenurbo kaj universitata urbo en Filipinoj, en insulo Mindanao. La loknomo signifas: ĝardeno. Ĝi estas la sesa plej granda urbo de la lando kaj ĉefepiskopejo de 1958.
Laŭ la stato de 2020 en la urbo Zamboanga vivis 977 234 loĝantoj sur areo de 1 414,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 691 loĝantoj/km². La municipo havas komunan limon kun Nordsamboango, Zamboango Sibugaja kaj Basilano.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Zamboanga situas sur sudokcidenta parto de la insulo sur duoninsulo (same nomata Zamboanga), kie estas apartenaĵo de 11 insuletoj. Manilo troviĝas 850 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la ŝtonepoko. Hispanoj fondis garnizonon en 1635 kaj por defendi la lokon ili konstruis fortikaĵon kontraŭ piratoj. En 1899 la urbo estis ĉefurbo de la loka provizora respubliko, poste Filipinoj estis apartenaĵo de Usono. Ekde 1936 Zamboanga estas urbo. Dum la 2-a mondmilito la japanoj havis la tutan insularon.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Zamboanga havas gravajn internaciajn flughavenon kaj havenon. En la urbo aŭtobusoj kaj pli malgrandaj veturiloj liveras la pasaĝerojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Zamboanga konstante la temperaturo varias inter 25-31'. Jare pluvas po 1191 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter junio-novembro.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katedralo de 1810
- romkatolika preĝejo de 1863
- moskeo
- fortikaĵo de 1635, en 1718 pligrandigita
- muzeo en la fortikaĵo
- plaĝo
- parkoj
- urbodomo de 1907
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Baguio, Filipinoj
Dipolog, Filipinoj
Dagupan, Filipinoj
Sorsogon, Filipinoj
Trece Martires, Filipinoj
Dapitan, Filipinoj
Bandungo, Indonezio
Bengkulu, Indonezio
Kabupaten Kolaka, Indonezio
Sandakan, Malajzio
Kinabalu, Malajzio
Zaragozo, Hispanio
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans